Qu vi komprenas hio?
seen from Yemen
seen from Hong Kong SAR China
seen from United Kingdom
seen from Germany
seen from Japan
seen from France

seen from Malaysia
seen from Germany
seen from France
seen from Türkiye
seen from United States

seen from Spain

seen from Malaysia

seen from Spain
seen from Sweden
seen from Bangladesh
seen from United States
seen from United States
seen from Brazil
seen from United Kingdom
Qu vi komprenas hio?
#статистика: Среднедушевые денежные доходы граждан Републики Карелия
2011: 17542,7 рублей курс доллара: 29,3874 = 597$
2012: 20057,8 рублей курс доллара: 31,093 = 645$
2013: 21493,6 рублей курс доллара: 31,848 = 675$
2014: 22938,7 рублей Курс доллара: 38,4217 = 597$
2015: 25717,4 рублей Курс доллара: 60,9579 = 422$
2016: 25747,1 рублей Курс доллара: 67,0349 = 384$
2017: 26739,6 рублей Курс доллара: 58,3529 = 458$
2018: 28516,0 рублей Курс доллара: 62,7078 = 455$
Падение доходов граждан 2018 года по сравнению с 2013 годом составляет: - 32,59%.
Великая депрессия в США 1929 - 1933 (продолжительность 4 года). Суммарное падение доходов граждан США составило: 24%.
Kiom da homoj parolas Esperanton - laŭ Vikipedio?
[Se vi ne volas legi la tutan artikolon, resume temas pri preskaŭ 3.5 milionoj da aktivaj parolantoj de Esperanto.]
Nia bela lingvo havas grandan problemon: neniu scias, kiom da homoj vere parolas ĝin, ĉar neniu registaro en la mondo demands pri tio en censo. Do oni devas diveni. La plej ofta statistiko diras, ke preskaŭ du milionoj da homoj parolas Esperanton, sed oni neniel scias, kiom bone, kiom vigle, kiom ofte.
Statistikaj divenoj (t.e. bazitaj sur nerektaj, sed rilataj faktoj) diverĝas vaste pri la nombroj. Ni scias, ke centoj da miloj lernis Esperanton per duolingo dum la unuaj monatoj - tio indukus, ke miliono da parolantoj estas subtakso. Aliflanke, aniĝo en Esperantaj grupoj estas malvigla kaj statistikisto divenis nombron pli proksima al cent miloj da homoj aktive parolantaj la lingvon.
Alia maniero eltrovi gravecon de la lingvo estas kontroli la kreskon de ĝia Vikipedio. La angla Vikipedio estas nature pinta kvalite kaj kvante (ĉar Vikipedio ja estas anglalingva projekto dekomence), sed aliaj lingvoj rapide kreskas.
Estas multaj nombroj kiuj priskribas lingvan Vikipedion. La unua (kaj komence ĉefa) estas la nombro da artikoloj en ĉiu lingvo. Sed en tio estas problemo, ĉar oni povas aŭtomate krei artikolojn se oni havas vortaron. Eĉ se oni kreas artikolojn permane, se ili ne havas interesan enhavon, oni ne dirus ke temas pri enciklopedia paĝo. Fakte, multaj paĝoj en pluraj lingvoj - inkluzive de la Esperanta - estas nur ĝermoj, paĝoj kies enhavo aldonendas.
Ĉar Vikipedio rimarkis tion, ĝi inventis novan nombron, kiu pli trafe difinas viglecon de lingva eldono. Oni nomis ĝin “profundeco” (depth en la angla) kaj ĝi estas funkcio de pluraj variabloj. Laŭ ĝi, la Esperanta Vikipedio estas malvigla, kaj ĝia profundeco de 16.77 metas nian Vikipedion centvice. Ve!
Laŭ nombro de artikoloj, aliflanke, la Esperanta Vikipedio estas tre granda, kaj ĝiaj 241,339 eroj igas ĝin la 32-a Vikipedio nuntempe. Tamen, ĝi nur havas la duoblan nombron da artikoloj ol la Volapuka (la due plej granda Vikipedio de artefarita lingvo). Ĉar ni scias, ke preskaŭ neniu parolas Volapukon, tio ege strangas.
Eĉ en la statistiko kiu indikas laboron, tiun de redaktagoj, oni ne trovas veran indikon de intereso: dum la Esperanta Vikipedio estas 35a kun pli ol ses milionoj da redaktagoj, la Volapuka havas pli ol tri milionoj da tiaj.
Eble la plej bona maniero, diveni nombron da parolantoj de Esperanto estas rigardi la nombron da aktivaj uzantoj de Vikipedio kaj kompari Esperantan kun aliaj similaj Vikipedioj. Ĉu oni scias, kiom da aktivaj uzantoj aliras ĉiun Vikipedion? Certe ke jes! Jen la ligilo:
http://wikistats.wmflabs.org/display.php?t=wp
Pri statistiko kaj sano
Jam de kelkaj semajnoj en hindia oceano, ni konas fortan gripon, kiu estas la gripo A H1N1, ĉu vi memoras pri tiu gripo? Fine, la sana instituo diris ke la gripo statistike estas konforma al normo, malgraŭ ni observis (nur) 15 ne-normajn kazojn de iuj, kiuj estas tre tre malsanaj kaj eĉ iuj mortis pro la gripo. Fine ĉiujare estas la sama afero. Sed mi volas doni mian kompaton al tiuj nur(!) 15 homoj. Ĉar por ili la statistko egalas 100%. Pro tiu gripo mi kuŝadis en la lito espereble ankoraù ĝis morgaŭ. Verŝajne mi bone resaniĝas danke al fortaj medikamentoj ĉar infektado finiĝis. Satistiko estas grava scienco por regi la multnombraj, sed ni ne devas forgesi tiujn, kiuj unuope estas koncernantaj pri la afero, kies la statistiko diras ke tio estas “sensignifa”. Nuntempe mi estas koncernanta pri tiu afero, do mi volas alafiŝi tion ; sed ĉefe mi volas mencii ke iam ni ĉiuj povas ĉeesti en la senvalora statistiko. Alimaniere dirite, Laŭstatistike, ni ne povas gajni hazardludon, sed ĉiu-semajne ekzistas gajnantoj de tiaj ludoj. Jen feliĉa sensignifaĵo por tiuj ĉi homoj ! Je via sano !