Frak! Krak! Kvak!
Jen la brilo de la ov’! Glora, ora sur la stov’! For la koko, for la kov’! Nun engorĝen mia ŝov! Jen la krio de la stel’! Scintilanta nokta perl’! Brulas plu per dia zel’! Nigratruen laŭ rondel’! Ĉion kantas homa ran’! Fiksu vin al kosma sci’! Se perdiĝis via plan’, Rememoru sonojn tri:
FRAK! KRAK! KVAK!










