Dum la lastaj semajnoj kaj nune, fajregoj kaptis kaj detruis grandan parton de Sonoma County, unu el la kantonoj norde de San Francisko. Mi loĝis tie fine de la jarmilo kaj elspezis milon da horoj biciklante tra la pejzaĝo, eterne miranta pri tia beleco.
Estas korŝire por mi vidi fotojn de la detruado, legi afiŝojn pri homoj aŭ bestoj mortintaj. Mi ploris pro geedzoj, kiu provis savi sin de ĉirkaŭantaj flamoj en naĝejo - nur unu el ili supervivis, viro tenanta sian mortan edzinon en ama brakumo.
La fajregoj naskiĝis el kuniĝo de naturaj kaj homaj malhelpoj. Ventegoj el la okcidento pluŝovis tion, kio komenciĝis kiel malgrandaj brulaĵoj. Brulaĵoj mem estis parte naturaj, sed plejparte homdevenaj: difektaj elektraj cirkvitoj, cigaredoj, eĉ intence ekigitaj fajroj. La sekeco de la lando, kiu jam de jaroj suferas pro klimatŝanĝiĝo, pliseverigis kaj la rapidecon kaj la intensecon de la flamoj.
Finofare, estis tro da brulo, tro da rapido, tro da varmo. Dekoj da homoj mortis, nekalkulebla perdo da medio sekvis, kaj la detruado de belega parto de la lando estas preskaŭ kompleta. Ĝis kiam naturo, en sia senfina reviviĝeblo, decidos restarigi la belegan landon norde de San Francisco.