APNY2015 Tago 9
Originala afiŝo
Mi resumos Vikipedian artikolon pri antarkto.
Antarkto estas kontinento ĉe la malsupro de la tero (enhavante la sudan poluson). Ĝia medio estas danĝera pro la granda malvarmeco (eĉ pli malvarma ol la arkto), do tre malmulte da homoj loĝas tie. Tamen kelkaj bestoj, plej bonekonate pingvenoj, loĝas sur/ĉirkaŭ ĝi. Plejparto de la lando estas ĉiam kovrita de glacio, kiu altas inter 2000 kaj 4000 metrojn (enhavante 90% de la monda glacio). Spite tio, la kontinento estas plejparte dezerta, ĉar tre malmulte pluvas/neĝas tie.
Antaŭ ol ĝia “malkovro” (t.e. la unua vido de la lando) en la jaro 1820, homoj daŭre iris al kaj inter la insuloj ĉirkaŭ antarkto por ĉasi balenojn, ktp., kaj ekziston de la kontinento oni supozis eĉ longe antaŭ tio pro la konata ekzisto de granda glacia insulo en la nordo (la arkto). Oni unue surteriĝis ĉe antarkto en la jaro 1821, sed nur en 1911 homoj (estritaj de Roald Amundsen) atingis la sudan poluson. Fame, kelkaj jardekoj poste, Robert Falcon Scott trovis tiun ekspedicion, sed ne sukcesis, kaj ĉiu el lia grupo mortis.
Nune, sciencistoj loĝas en antarkto por studi terhistorion, biologion, meteorologion, astronomion, ktp. Cetere, ĉirkaŭ 10,000 da turistoj vizitas tie ĉiujare.












