Pollack 2020: La malkontenta popolo
Detlef Pollack: Das unzufriedene Volk. Protest und Ressentiment in Ostdeutschland von der friedlichen Revolution bis heute. Bielefeld: transcript-Verlag 2020, p.12. (La malkontenta popolo. Protesto kaj antipatio en orienta Germanio de la Paca Revolucio ĝis hodiaŭ. Eldoneja paĝo.)
Pollack kontraŭ malsamopiniuloj pledas, ke la politikaj ŝanĝoj en GDR je 1989/1990 meritas la nomon revolucio. »La paca revolucio en GDR transkapigis la politikajn cirkonstancojn, forigis malnovan ŝtatan ordon kaj kreis tute novan politikan, juran, ekonomian kaj socian ordon.« Almenaŭ la lasta parto de la frazo estas dubinda. La Paca Revolucio rezultigis ja ne ion tute novan, sed aliĝon al io alia malnova: al FRG. Io nova aperis fakte nur dum la revoluciaj okazaĵoj.













