Kiel trovi retajn tiparojn, kiuj havas la Esperantajn literojn? Facilege! Ekz.: Iru al fonts.google.com. Tie, agordu la kriteriojn kaj serĉu. Vi vidos tiparojn, kiujn vi pli aŭ malpli ŝatos. Nun, levu vian muson super la teksto montrata kiel ekzemplo. Maldekstre, ĝi diros “Sentence” (frazo). Klaku sur la vorto kaj vi vidos menuon. Elektu “Custom” (laŭvole) kaj entajpu tekston, kiu enhavas la Esperantajn literojn. Sube aperos ruĝa teksto, “APPLY TO ALL FONTS” (ripeti por ĉiu tiparo), kiun vi alklakos. Jen magie via teksto aperos en ĉiuj tiparoj, kaj se tiparo ne havas iun Esperantan literon, ĝi montriĝos kiel bloko.
Konsideru ankaŭ, ke kelkaj tiparoj ja havas ĉiujn literojn, sed ke ili povas esti ege malbelaj.
Jen du tekstoj, kiujn vi povas kopii kaj englui - vi eĉ ne devas tajpi!
“ĉĈĝĜĥĤĵĴŝŜŭŬ”
“Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj - LAŬ LUDOVIKO ZAMENHOF BONGUSTAS FREŜA ĈEĤA MANĜAĴO KUN SPICOJ”











