Miaj plej ofte uzataj retpaĝoj pri Esperanto:
Lernu.net: Tie mi unue faras lecionojn (poste mi faris la poŝt-kurson de E-USA). Mi ankoraŭ uzas la angla-Esperantan vortaron ĉar ĝi estas sufiĉe kompleta.
Concise Esperanto and English Dictionary by J.C. Wells: Tiu estas mia fizika vortaro (mi havas la malnovan eldonon). Mi uzas ĝin kiam mi ne povas uzi la interreton, kaj ĝi havas iom da vortoj, kiujn ne havas la vortaro de lernu.net.
Vortaro.net: Tiu estas nur-Esperanta vortaro. Kiam mi trovas vorton en Esperanta teksto, kiun mi ne jam scias, mi serĉas ĝin en Vortaro.net por lerni la difinon en Esperanto mem. Mi ofte uzas ĝin ankaŭ por determini, ĉu verbo estas transitiva aŭ ne, kaj ĝi ankaŭ uzindas por verboj kiel “demandi” (ĉu la objekto estas kio estas demandata, aŭ kiu estas demandata?) kaj “serĉi” (ĉu la objekto estas kio estas serĉata aŭ kie oni serĉas?), ĉar ofte ĝi montras ekzemplajn frazojn. (Oni bezonas konton por uzi ĝin, sed sia konto ĉe lernu.net funkcias por ankaŭ ĝi.)
Lingvohelpilo por Esperanto: Tiu “korektas” tekston per ruĝaj sublinioj (kiel Microsoft Word, ktp.) Ĝi estas uzinde por eltrovi kiam oni forgesis la akuzativon aŭ misliterumis vorton. Ĝi ne ĉiam estas tre helpa pri gramatiko.
Komputeko.net: Tiu estas vortaro de teknologiaj/komputilaj/ktp. vortoj. Ĝi estas aparte helpa al mi ĉar mi studas komputilikon en universitato (kaj uzas la interreton tiom ofte).
Esperanto-USA Retbutiko: Tiu estas la butiko, el kiu mi aĉetis plejparton da miaj Esperantaj libroj. Ĝi eldonas ankaŭ senkostajn dosierojn (inkluzive de sonregistraĵoj!).