Zelik 2020: Pri Kolombio en la jaro 1989
Raul Zelik: Wir Untoten des Kapitals. Über politische Monster und einen grünen Sozialismus. Berlin: Suhrkamp 2020, p. 321. (Ni malmortuloj de la kapitalo. Pri politikaj monstroj kaj verda socialismo. Eldoneja paĝo.)
En kelkaj vilaĝoj oni adiaŭis tiujn, kiuj antaŭ balotoj kandidatiĝis kiel maldekstruloj, ĉar ekde tiam ilia vivo fariĝis tiu de malmortuloj: ankoraŭ ne murdita, sed per unu piedo jam sur la alia flanko. Strange ke la viktimoj samsortis kun la krimuloj, ĉar la dungitaj murdistoj estis junaj, ofte ankoraŭ ne 20-jaraj, devenis el la medio de la Medellín-Kartelo kaj post la krimo ne malofte estis silentigitaj de iliaj dungintoj.















