Kial oni festas GejFieron en Junio? Kial oni fieras pri esti geja? Jen foto pri la GejFiera Festivalo en la Denvera urbocentro. Estis ege amuza, kun tri muzikejoj, buntaj trinkaĵoj, manĝaĵoj, akrobatoj, kaj artistoj - se vi ĉeestas en Junio, nepre iru! Oni festas okazaĵon en Novjorko je 1969-06-28, la Ribelon de Stonewall (https://eo.wikipedia.org/wiki/Ribelo_de_Stonewall), kiam unue gejoj rezistis polican perforton. Temas pri fiero kiel malo de honto: ĝis tiu ribelo, gejeco hontigis kaj estis kontraŭleĝa. Iom post iom, leĝoj ŝanĝiĝis kaj oni ne devis sin senti honta pri gejeco - do oni povis fieri.










