AerVerda flugo 1887 de Bulonjo al Parizo. Idisto ekstaras de sia triaklasa seĝo kaj promenas memfide al unua klaso. Li trovas seĝon liberan tie kaj eksidas.
Stevardino rimarkas pri tio kaj alproksimiĝas.
“Ĉu vi povus montri vian bileton al mi, afabla sinjoro?” ŝi demandas.
La Idisto montras sian bileton, malagrabla.
“Afabla sinjoro, via bileto estas triaklasa. Mi bedaŭras, ke ni ne povas sidi en unua klaso. Bonvole residigu vin en la tria klaso.”
“Mi rajtas sidi kie ajn mi volas, ĉar mia lingvo estas la plej perfekta el ĉiuj!”
La stevardino, ne sciante kion fari, iras al pilotejo kaj rakontas pri la okazinto. La vicpiloto ekstaras kaj certigas ŝin, ke li povos movi la Idiston.
“Sinjoro,” li diras, “vi aŭdis nian stevardinon. Bonvole residigu vin en trian klason!”
“Mi estas Idisto. Mi ne movos de mia sidejo pro iu Esperantistaĉa flugoficisto. For al vi!”
La vicpiloto, ne volanta bruon en sia aviadilo, reiris al pilotejo kaj rakontis pri la malagrabla Idisto.
“Ĉu vi diris, ke la pasaĝero estas Idisto? Mi konas Idistojn, fakte, mi eĉ edziĝis un el tiuj. Mi scias, kion diri.”
La piloto iris al unua klaso kaj murmuris ion en la orelojn de la pasaĝero. Tiu tuj ŝajnis timema, ekstaris, kaj subite reiris al tria klaso, kie li sidis en sia originala sidejo.
“Kiel vi faris tion?” demandis la stevardino.
“Tute simple: mi diris al li, ke la unua klaso ne flugos al Parizo.”