Mi ĝoje prezentas al vi...la 2018 “Doktoro Kiu” Kaŝan-Kristnaskan Donadon!
Kio estas tio? Sennoma donado unu al la alia de fanverkoj (fanfikcio, arto, GIF-oj kaj tiel plu), okazante kiel “Secret Santa”. Oni kreas novan fanverkon por iu, kaj siavice ricevas! Ĝi rilatas al ĉiom da Doktoro Kiu (klasika, nova, kaj de la plua universo, inklusive de ĉiuj roluloj, interrilatoj kaj klasifikadoj.
Kiel mi partoprenu?
Disvastigu ĉi tiun afiŝon! (Ju pli partoprenantoj, des pli ĝojo!)
Sekvu dwsecretsanta-on por gravaj ĝisdatigoj, kaj vidi la donaĵojn, kiam ili afiŝiĝos.
Plenigi ĉi tiun abonilon. Pli malpli kiel la pasintjara versio, sed esperante! Oni povas ŝanĝi la lingvon de la abonilo ĉe la unua paĝo.
Oni eblas aboni ĝis la 31a de Oktobro, 2018 - oni povas peti iajn ajn verkojn, epokojn, ĝenrojn, interrilatojn aŭ rolulojn - kaj kompreneble, vi povas deklari tion, kion vi volas siavice ricevi. Vi ricevos la petojn de via ricevanto proksime unu semajno post kiam la abonado malfermos.
Bonvolu afiŝi viajn verkojn de la 1a Decembro ĝis Kristnasko, kaj marku ilin kun KAJ #dwsecretsanta KAJ la nomo de la ricevanto - tiel, mi povas afiŝi ĝin ĉi tien, kaj ankaŭ la ricevanto povas vidi kaj ŝategi kaj afiŝi ĝin. Alimaniere, vi povas submeti ilin al dwsecretsanta.
Ĉu vi havas demandojn pri la donado aŭ la abonilo? Estas utila “FAQ” (“ofte demanditaj demandoj”), kiu devus doni al vi solvojn. (Ĝi nur ekzistas en la angla - se vi volus Esperantan version, demandu al mi!) Se vi ankoraŭ estas konfuzita, mesaĝu al mi! (Pliŝatate per tujmesaĝilo, tiel mi pli facile povas organizi senditajn/ricevitajn mesaĝojn.)
Dankon pro partopreni! :D
ABONU ĈI TIE!
---
English version here!
















