Kompreneble, Esperanto kaj la angla nuntempe ne ĝuas tre amikan rilaton, sed iam tiu lingvo estis fonto de inspiro por la juna Zamenhof:
"Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en la infaneco, kiam oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5a klaso de la gimnazio, mi komencis ellerni la lingvon anglan, la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝadi al mia revo." (el letero de Zamenhof, citita en Historio de la Lingvo Esperanto de Edmond Privat, unua volumo, pĝ. 24-25)











