Ĉu vi kutimas pensi pri tute fundamentaj aferoj de la vivo, por kompreni, ĉu ĝi vere utilas aŭ ne? Mi ankaŭ ne. Sed antaŭ-nelonge io simila okazis. Last-monatoje (antaŭ kelkaj monatoj. Mia blogo, miaj leĝoj) mi instituciiĝis, do mia liber-tempo iom malaperiĝis. -Verdire ne tiel multe, ĉar mi estas designisto. Ne gravas.- Kaj pro tiu fakto mi deviĝis promeni kun mia hundo unufoj-tage, anstataŭ kutima dufojeco. Kaj unutage, kiam mi venis de instituci' kaj ekpromenis kun ĝi vespere, mi rimarkis, ke tuj post eldomiĝo ĝi ekfaris siajn nececojn. Ĝi estas remarkinde, ĉar kutime, antataŭ ĉio, li devis egale dis-pisigi tutan promen-spacon. Antaŭ kelkaj semajnoj okazis alia afero. Kiel kutime, ni promenadis malantaŭe nia domo. Kaj, kiel kutime, li renkontis kelkajn siajn hund-amikojn. Sed inter ili estis unu tre amikema juna hundino. Kaj kompreneble ilia komuniko estis sufiĉe kora kaj amuza. Sed ni, mastroj, komprenante ĉiujn eblajn rezultojn, ne donante okazi tro amikajn komunikaĵojn, detiris ilin. Kaj pro naturaj kialoj li malĝojis, kaj anomale ofte petis promenon. Ĉi-ĉio okazigis min pripensi ĝin. Ĉu ni pravas, kiam tiel mastras niajn "malgrandajn amikojn"? Kial ni entute faras ĝin? Estintece posedi hundon estis sufiĉe utile. Ĝi povis helpi vin ĉasi, gardis vian domon, eĉ povis savi vian vivon, kune kun ĝia amuza ĉarmeco. Tamen nune ĝi ne rolas tiel grandan parton en nia vivo. Sed tamen preskaŭ duono inter ni (cifero el mia kapo, ne pruvos ĝin scien-esplore) havas iun dorlot-beston. Kaj kial ni nun faras ĝin? Por simple amuzigi nin per sia ĉarmegeco. Ĉu tiu kialo sufiĉas por senigi la bestojn plenan vivon kun sia denaska familio en naturo? Verdire mi plene ne certas, ĉar mi ne certas, ke ĉi tiuj bestoj travivos en danĝera senhoma naturo. Tamen mi opinias, ke nia egoisma rilato al ili estas iom terura. Do kiun konkludon ni povas imfazi? Eble, ke ni promenu niajn hejm-bestojn dufoj-tage, kaj tiuj pensoj ne aperos.














