Kiel akiri vizon por Usono!
Do vi volas translokiĝi al Usono. Kion fari?
Unue, Usono ne volas vin, krom se vi havas specialan rilaton al la lando. Kiun rilaton? Familion, monon, aŭ sperton. Kaj bonŝancon, foje.
Se vi laboras en scienca, teknika, aŭ medicina kampo, ne estos tro malfacile trovi vizon. Vi unue devas trovi dungiston kaj konvinki ilin, ke vi taŭgas, kaj la dungisto akiros vizon por vi. Temas ĝenerale pri la vizo nomata H-1B, por fakuloj. Estas finia nombro da vizoj ĉiujare, kaj ili malaperas rapide, do certigu vin pri la datumoj antaŭ ol serĉi dungiston.
Se vi estas eminenta artisto aŭ precipe sportisto, vi povas akiri tute alian vizon, O-1, kiu estas por tiu, kiuj havas “eksterordinaran sperton.” Vi devas pruvi ke vi havas tian sperton, kaj ke la sperto utilas al la lando.
Se vi havas monon, vi povas akiri la vizon EB-1. La problemo kun tia vizo estas ke vi devas investi pli ol milionon da dolaroj en parto de la lando, kie senlaboriĝo estas tre alta.
Se vi havas familianojn, kiul loĝas laŭleĝe en Usono, ili povas sponsori vian vizon. Ju pli vi estas proksimaj familianoj, des pli rapide vi akiros vian vizon. Temas ĉiukaze pri multaj jaroj.
Se vi bonŝancemas, vi povas partopreni en la t.n. verdkarta loterio. Usono deklaris, ke ŝi volas diversigi enmigrintojn kaj do donas nombron da vizoj al homoj el landoj, kiuj malofte petas vizon. Do endas ke vi naskĝis en tia lando (vi povas trovi liston je la retejo de la loterio).
Aldone, se vi havas sufiĉe da mono, vi povas peti studantan vizon. Vi facile akiros tiun, sed la kosto de Usona universitato multas. Se vi emas viziti dum mallonga tempo, vi povas veni kun turista vizo.
Ĉiukaze, nepre ne plustaru ol via vizo permesas! La puno pro plustarado grandegas kaj vi eĉ maleblus reveni en la landon!