Lastatempe mia vivo trapasas kelkajn aventurojn...mi rakontos al vi la lastajn ses monatojn sen troa detalaro.
Mi iris al Socia Servo en la montara vilaĝo "Tepozán" kun aliaj 10 universitatanoj, tie mi faris veran kamparan laboron kaj aliajn aferojn rilatajn al mia kariero.
Reveninte, mi pensis ke mia laboro daŭre estus tie por mi, sed mi rimarkis ke ne, bonŝance en Facebook aperis mesaĝo de amikino kiu invitis min al la lernejo de sia patro por eklabori kun li, mi akceptis. Mi iris al universitato kie la amikina patro estris kaj intervjuiĝis, ĉio glate, mi estintus akceptota. La klasoj komencus preskaŭ du monatoj post. Ne gravas, mi atendos...
Mia germana lernanto, amiko mia, studento de la hispana lingvo, rekomencis sian lernadon, mi nur havis lian pagon kiel monsolvon...
Aliaj du germanoj alvokis min por scii pri la hispanaj klasoj, mi donis detalojn kaj ili akceptis, sed la klasoj komenciĝus du monatoj poste!
Komenciĝis la klasoj en la universitato kun la pator de mia amikino, tie estis mi dum du semajnoj antaŭ scii ke ili ne povis dungi min pro burokrataj troadoj (mi devis havi 3 jarojn da sperto, alkian laboron kie mi gajnus almenaŭ 3foje kiom ili pagis al mi...kaj ĉion, dekomence, ili sciis, sed ŝajne ili nur metis min atendante la alvenon de alia persono, kiu plenumus la profilon). Ili ne pagis al mi tiujn du semajnojn.
Mia lernanto reiris propralanden. Li estis kormalsana kaj mi ne scias ĉu mi revidos lin. Mi esperas ke nun li fartas bone.
Mi estiĝis senlaborulo.
Mi serĉis en la instruejoj de la hispana lingvo. Nenie estis lernantoj. Mi serĉis en mezlernejo, ĉiuj delonge ekigis la klasojn kaj jam havas ĉiujn instruistojn. Mi serĉis fremdulojn surstrate...neniun mi trovis. Sed almenaŭ mi sciis ke post du semajnoj alvenus la aliaj du germanoj.
Unu nokton antaŭ ilia alveno, mi ricevis telefonan mesaĝon "Ni ne povos iri meksiken, sorry, ni ne bezonas la hispanan trejnadon". Mi ne havis laboron...nek promeson pri laboro.
Mi serĉis...serĉis...kaj samtempe mi havis multajn bonajn ideojn pri libroj, rakontoj kaj poemoj...mi volis verki...sed verkado ne donas monon.
Post pli ol monato de senlabora vivo, post sendi plurfoje mian curriculum vitae al dekoj da enterprenoj (kiel redaktisto, lingva kontrolisto, k.s.), mi ricevis alvokon de hejmbesta enterpreno..."ĉu vi volas labori?" JES!
Nun mi laboras en Hejmbesta vendejo, mi amas bestojn, sed tiu ne estas mia dezirata laboro. Tamen, momente ne gravas.
Dum la lastaj du semajnoj, mi pritraktis mian karieran titolon, kiun espereble mi ricevos jam fine de januaro. Mi sendis leterojn al gravuloj de la universitato, parolis persone kun kelkaj kaj, finfine, ili akceptis mian peton titoliĝi per "Memoroj de Socia Servo". Ankaŭ, unu el la gravuloj, kiun mi persone vizitis, invitis min labori kun li kiam mi ekhavos mian titolon. Finfine!! Io bona aperas! Labori en la Universitato ŝajnas por mi tre bona laboro! Karesi bestojn, purigi merdejojn kaj nutri fiŝojn ne estas io malbona, sed mi esperas future nur fari tion laŭŝate, ne devige.
Kaj fin'. Mia vivo ŝajne reatingos sian vojon...kaj mi esperas ankoraŭ plenumi aliajn planojn...vivi kun mia karulino, ankaŭ labori por la Vivsekur-enterprenoj, ekhavi mian propran domon kaj meblojn; kaj fine havi mian propran lernejon pri lingvoj...Se tio lasta okazas ene de la sekvaj 20 jaroj, mi atendos feliĉe :D