Simfonio
Geedzoj kamparanoj iris al la urbo por spekti koncerton de orkestro. Tuj kiam ili eniris en la koncertejon, la maestro diris: — Ni prezentos nun la Naŭan Simfonion de Beethoven. La edzo riproĉis la edzinon: — Aĥ! Pro via prokrasto ŝminki kaj vesti vin, ni alvenis malfrue kaj jam perdis ok simfoniojn! (Nekonata aŭtoro. El la portugala esperantigis: Júlio Pedrosa.) (Foto: WordPress.)
View On WordPress














