12a Majo, 2013: Plej bona libro
Nu, mi estas ŝateganto de libroj, kaj mi tute ne povas diri, kiu unu libro estas la plej bona, sed unu libro, kiun mi ŝatas estas "La Voko de Ĥtulho," verkita de H.P. LOVECRAFT.
Mi ŝatas la verkon de Lovecraft, ĉar li ne diras al vi kiel vi devas senti, sed nur sentigas ĝin al vi. Mi emas malŝati timigajn verkojn, sed Lovecraftajn verkojn mi ne povas malŝati, eĉ se mi volas. Li skribas pri timindaĵoj, pri aĵoj kaj uloj fremdegaj, de alia lando, alia planedo, vere de alia dimensio. Ilia aspekto, idiomo, menso, kompreno, ĉio de ili estas tute nekomprenebla al ni. Sed li ne nur diras ĉi tion. Li sentigas per liaj vortoj kaj vortordo. La skemo de liaj frazoj, la malnovecon de liaj vortoj, ĉio ŝajnas stranga kaj malkomfortiga.
Kiam mi unue legis ĝin, mi estis samtempe konversacianta kun Esperantista amiko, kiu jam legis ĝin. Mi parolis kun li pri la verko, pri la grandaj, strangaj vortoj kaj frazoj, kaj ni ekpensis pri kiel la verko aspektus en Esperanto. En Esperanto, ne ekzistas malnovegaj vortoj, kiuj ne plu estas facile komprenebla pro ilia malnoveco. En Esperanto, ne ekzistas multaj vortoj grandaj, krom tiuj, kiuj estas faritaj el malgrandaj radikoj kaj afiksoj. En Esperanto, la vortordo estas intence flua kaj fleksibla, kaj simile la skemo de frazoj. Kiel, do, Esperanta traduko de tiaj Lovecraftaj verkoj restigos tian gramatikan strangecon? Ni pensis, parolis, scivolis, serĉis, kaj trovis ke tiun plej faman Lovecraftan verkon neniam oni Esperantigis. Sed ni ankoraŭ volis legi ĝin Esperante, vidi kiel oni tradukus ĝian strangecon.
Tial, mankinte alian tradukon, ni mem ĝin faris. Ĉi tiel oni povas trovi kopion de nia provo je la mondo de traduko. Estis interesinda kaj malfacila projekto, kaj la fina traduko ne estas perfekta, sed estas traduko, kaj espereble ĝi kaptas la esencon de ĝia stranga, lerta originala aŭtoro.