io feliĉiga,
Mi ĵus patriĝis, antaŭ 9 monatoj, do ofte mi spertas novajn feliĉaĵojn danke al mia filo. Hodiaŭ, tio kio feliĉigas min, estas lia ridego! Li staris en sia infanparko, tenante sin ambaŭmane je la stangoj, kaj mi tiklis lin milde, sed kia surprizo! Li ridegis multe pli ol mi pensis kaj sia ridegoj feliĉigis min ĝisoste!











