Esperanto. en la servo. La tutmonda proletaro.
Not today Justin
occasionally subtle
TVSTRANGERTHINGS
Three Goblin Art
styofa doing anything
One Nice Bug Per Day
Monterey Bay Aquarium

Janaina Medeiros

JVL
2025 on Tumblr: Trends That Defined the Year
Jules of Nature
Cosmic Funnies
Sade Olutola
i don't do bad sauce passes

Origami Around
$LAYYYTER
Sweet Seals For You, Always

JBB: An Artblog!
Alisa U Zemlji Chuda
noise dept.
seen from United States

seen from United States
seen from United States
seen from United States

seen from United States

seen from United States

seen from United States
seen from Argentina

seen from United Kingdom

seen from United States

seen from Türkiye
seen from Japan

seen from United States

seen from Slovakia
seen from United States

seen from Malaysia
seen from United States
seen from United States
seen from Canada
seen from United States
@eduardt
Esperanto. en la servo. La tutmonda proletaro.
Al mia kamaradoj mortpafita ĉe la fronto forbruligitaj en la hospitalo aŭ ekzekutitaj sur la stratoj de Badajoz in memoriam.
Kun amfervor’ kaj pia plor’ mi vin salulas en la morto, vi kies plei humila sorto kroniĝas nun per lia legenda grandioz', ho fratoj el Badajoz!
Vi falis fro, printempa flor’ de la hispana proletaro, en viv-ofera kontraŭstaro al ĉiuj tiranfortoj de l’ombro kaj ĥaos’, herooj el Badajoz!
Vin, mondokor’, per murda bor’ distruis klingoj, kugloj, splitoj — sed pacripozu sur mortlitoj: venĝontoj plu leviĝos el via sanga ros’, martiroj el Badajoz!
En pura glor’ Ia hommemor’ jam kultos vin per sama beno kun viaj fratoj el Vieno, vi sanktaj plenumintoj de Ia liber-epos’, ho viroj el Badajoz!
G. E. Maŭra el: Sennaciulo 12.444 (25 aŭgusto 1936) 66.
Nia lingvo Esperanto
Senhalte trans baroj, trans montoj kaj maroj
ideo la mondon traflugas plej bela,
disfalas la baroj, forfluas nebuloj,
Espero aperas en nokto senstela.
Se maŝinoj produktos ĉion, kion ni bezonas, la rezulto dependos de la maniero kiel la produkto distribuiĝos. Ĉiuj povus ĝui vivon da luksa libertempo se la bonhavo produktata de la maŝinoj estus kunhavata, aŭ la plejparto da homoj povus iĝi mizere malriĉaj se la posedantoj de la maŝinoj sukcese lobius kontraŭ redistribuo de bonhavo. Ĝis nun, la tendenco ŝajnas esti al la dua opcio, kie teknologio kondukas al ĉiam pliiĝanta malegaleco.
Stephen Hawking, ‘Science AMA Series: Stephen Hawking AMA Answers!’, reddit.com/r/science (8-a de oktobro 2015). Traduko de esperanto-lessons.
La Maro Plaŭdetas, plaŭdetas, plaŭdetas Vi, maro, ĉe ŝtona deklivo. Kiel fingroj la ondoj eterne Harpadas la fugon de l’ vivo. Ĉiu rok’ estas kordo En via harp’, la marbordo Plaŭdetas, plaŭdetas, plaŭdetas. Plaŭdetas, plaŭdetas, plaŭdetas Vi, maro, en paco kaj ĝojo. Vi harpas ĉielan arion El la libro de Lakta la Vojo. Ĉiu rok’ estas kordo En via harp’, la marbordo Plaŭdetas, plaŭdetas, plaŭdetas. Plaŭdetas, plaŭdetas, plaŭdetas… En viaj okuloj, ho maro, Rebrilas la kanta notaro Dum vi ludas el Lakta la Vojo. Ĉiu rok’ estas kordo En via harp’, la marbordo Plaŭdetas, plaŭdetas, plaŭdetas… Plaŭdetas, plaŭdetas, plaŭdetas! Uragano per fulmo kolera Vipadas la pluvan ventegon; Kun la tondro vi muĝas kantegon, Unu kosman peanon la sorto. Jen muziko timiga, mistera, Pri ŝanĝiĝo, naskiĝo kaj morto… Ĉiu rok’ estas kordo En via harp’, la marbordo Plaŭdetas, plaŭdetas, plaŭdetas…
Tagulo (pseŭdonimo de H. B. Hyams), ‘La Maro’ (verkita originale en malliberejo), Sennacieca Revuo 42-43 (1927), 100.
“La ekologia principo de unueco en diverseco gradiĝas al riĉe mediaciita socia principo; tial mi uzas la terminon ‘socia ekologio’.”
– Murray Bookchin, ‘Images of First Nature’ (1984), en: Murray Bookchin kaj Janet Biehl (red.), The Murray Bookchin Reader (Montréal 1999) 39-43, tie: 41. (ankaŭ havebla kiel aŭdolibro)
La bildon designis la dordreĥtano Hans Kop Jansen en 1982 kaj montras la ekologiajn problemojn de nia nuna epoko.
Februaro Tiran' reganta per nebul' kaj gelo, Nur furiozu! Vana la kruelo. Degelos gard' poltrona: la neĝhomoj, Kaj vin ne savos de l' printemp-ribelo.
Kálmán Kalocsay, ‘Kalendaro’, Nica Literatura Revuo 1.6 (1956), 203-209.
Al mi por ĉiam restis li fremdulo… Ĉe lia brusto sentis mi solecon, Malintimecon. — Vi kie estas, fratanimo mia? Vi certe ie vagas maltrankvile Kaj sopiregon portas vi simile — Ĉu povas esti amordono Dia, Ke ni kuniĝos dum la viv’ neniam, Nur serĉas ĉiam?
Varma Järvenpää, sen titolo, Kataluna Esperantisto 1 (1933), 9.
Januaro Per frostpikil' nin pelas Januaro Rapidi sur la glita trotuaro Al hejmo, kie sonĝas la fenestroj Floretojn blankajn, brilajn de muaro.
Kálmán Kalocsay, ‘Kalendaro’, Nica Literatura Revuo 1.6 (1956), 203-209.
Kristnasko Nun ĉiun domon faras fe-palaco Plezur' de dono-preno de donaco. De du jarmiloj unu nokto jare Estas la via, Paco, Paco, Paco!
Kálmán Kalocsay, ‘Kalendaro’, Nica Literatura Revuo 1.6 (1956), 203-209. #Esperanto#Kálmán Kalocsay#kalocsay#kalendaro#Nica Literatura Revuo#1956#esperante#poemo#rimpoemo#La 6. de Decembro
La 6. de Decembro Nik-Nikolao, kun la barbo ava, Vi donas el tornistro riĉenhava El vergoj vipon al la knab' malica, Abundan bonon al la bubo brava.
Kálmán Kalocsay, ‘Kalendaro’, Nica Literatura Revuo 1.6 (1956), 203-209.
Decembro Maljuna av', li portas, neĝo-ŝuta, Kovrilon blankan' al la branĉo nuda, Al la infanoj sledon, glitumilojn Kaj neĝopilkojn por batalo luda.
Kálmán Kalocsay, ‘Kalendaro’, Nica Literatura Revuo 1.6 (1956), 203-209.
Novembro La laman lumon trenas tra la valo La kripla suno de fantoma palo. Arb' nuda tremas en la tranĉa vento, Sopiras je la ŝirm' de blanka ŝalo.
Kálmán Kalocsay, ‘Kalendaro’, Nica Literatura Revuo 1.6 (1956), 203-209.
Oktobro El nubo morna kiel la noktombro Aspergas nin per splena pluv' Oktobro. Mediti vokas ĉambro. Sed en la keloj Jam bolas most', por savi nin de sobro.
Kálmán Kalocsay, ‘Kalendaro’, Nica Literatura Revuo 1.6 (1956), 203-209.
Septembro Septembro, granda majstro de la farboj, La monotonan verdon de la arboj Transpentras flava, ruĝa, ore-bruna. La vento gloras ĝin per zumaj harpoj.
Kálmán Kalocsay, ‘Kalendaro’, Nica Literatura Revuo 1.6 (1956), 203-209.
Aŭgusto De varmo ŝvitas frunt', anhelas brusto: Ardegas la bakforno de Aŭgusto. La suno, la sukeraĵisto sorĉa, Bakas frandaĵojn de aroma gusto.
Kálmán Kalocsay, ‘Kalendaro’, Nica Literatura Revuo 1.6 (1956), 203-209.