Oreloj
(Foto: WordPress.) Instruistino demandis lernanton:— Joĉjo, kio okazas al homo, se oni detranĉas unu orelon al li?— La homo iĝas surda, sinjorino.— Ekzakte! Kaj kio do, se oni detranĉas la alian orelon?— La homo iĝas blinda.— Blinda?! Kial, Joĉjo?— Ĉar sen la oreloj ne estas eble surmeti la okulvitrojn! (Nekonata aŭtoro. Esperantigis el la portugala: Júlio Pedrosa.)
View On WordPress











