Vikipedio: Ekesto de malĝustaj interlingvaj ligoj
Hodiaŭ (hieraŭ, kiam tiu artikolo estos publikigota) amiko atentigis min, ke la artikolo pri Gunnar R. Fischer en la eo-vikipedio enhavis malĝustajn interlingvajn ligojn – nome al alia Gunnar Fischer (filmisto – de, en, da, fi, fr, ru, sv,). Li diris, ke li provis ŝanĝi tion, sed ne sukcesis.
Mi kontrolis la historion de la artikolo, kaj konstatis, ke ja estis la ŝanĝo de li (la 16a de junio), sed ke poste (la 18an de junio) roboto (EmausBot) denove aldonis la ligojn.
La interlingvaj ligoj inter la diverslingvaj vikipedioj estas grandparte aktualigataj fare de robotoj (programoj, kiuj aŭtomate aŭ duonaŭtomate prilaboras artikolojn). Tiuj trarigardas la artikolojn kaj komparas la interlingvajn ligojn de la diversaj lingvoj – kaj se en iu lingvo mankas ligo, kiu ĉeestas en alia lingvo, tiu ligo estas aldonata per redakto de la artikolo. Tion faris EmausBot, ĉar la alilingvaj versioj ĉiuj ligis al la esperanta artikolo.
Sed kial entute ekestis tiuj ligoj? Mi iom esploris en la historioj de la diversaj vikipediaj artikoloj alligitaj tie – tiujn ligojn aldonis alia roboto, LucienBOT, la 13an de junio, per redaktoj en ĉiuj ok artikoloj. Tio iom konsternis min - kial roboto tute memstare ligas artikolojn, kiuj tute ne estis ligitaj antaŭe? Pli detala esploro montris, ke la angla artikolo fakte nur ekestis la 13an de junio (ŝajne ĉar la ulo mortis du tagojn antaŭe), kaj post kelkaj redaktoj de la kreanto, alia uzanto, Ittoqqortoormiit, ankaŭ aldonis plurajn interlingvajn ligojn, inkluzive malĝustan esperantan:
+ [[da:Gunnar Fischer]] + [[de:Gunnar Fischer]] + [[eo:Gunnar Fischer]] + [[fi:Gunnar Fischer]] + [[fr:Gunnar Fischer]] + [[sv:Gunnar Fischer]]
12 minutojn poste (kaj post du aliaj redaktoj de la angla artikolo) LucienBot venis, korektis la eo-ligon al [[eo:Gunnar R. Fischer]] (estas plusendilo en la eo-vikipedio), aldonis la rusan ligon, kaj ankaŭ redaktis ĉiujn aliajn alligitajn artikolojn.
Do, simpla eraro de homo kaŭzis tiun problemon.
(Mi intertempe forigis ĉiujn tiujn misajn ligojn, kaj esperas ke neniu roboto denove aldonos ilin.)
Amuza koincido estas, ke la »viktimo« estas ĝuste Gunnar, kiu sur lia propra vikipediista paĝo plendas pri troa (kaj erara) uzo de robotoj.














