Kiu estas la plej dolĉa festo-tago en Barcelono? Sendube, Sant Medir! Milmiloj da dolĉaĵoj estos ĵetitaj hodiaŭ dum la parado de ĉaroj tra la stratoj de vilaĝoj Gràcia kaj Sant Gervasi de Cassoles, nuntempe kvartaloj de Barcelono, voje al Sant Cugat del Vallès.












