
seen from United States
seen from United States

seen from United States
seen from Chile

seen from United States
seen from China
seen from Spain
seen from United States
seen from United States

seen from United States
seen from United States
seen from United States
seen from Spain
seen from China

seen from Malaysia

seen from Singapore

seen from Netherlands
seen from United Kingdom
seen from Iraq
seen from Yemen
Ŝtelisto
Du amikoj en drinkejo: — Hodiaŭ je la tria frumatene ŝtelisto eniris en mian hejmon. Ha ha ha ha ha! — Kial vi ridas, amiko? Tio ne estas ridinda! — Nu, li ŝtelis nenion el mia hejmo… Sed mia edzino tre batis lin, ĉar ŝi pensis, ke tio estis mi alvenanta hejmen tre malfrue… Ha ha ha ha ha! (Nekonata aŭtoro. El la portugala lingvo esperantigis: Júlio Pedrosa.) (Foto: WordPress.)
View On WordPress
Sen sukero
Hieraŭ kelkaj amikoj vizitis min, kaj mi decidis fari teon por ili.Mi iris al la kuirejo kaj tuj rimarkis, ke mia sukero finiĝis.“Ho Dio, kion mi faru?” — mi pensis.Mi ekhavis ideon. Mi faris la teon kiel kutime sed sen sukero, mi plenigis la tasojn kaj antaŭmetis ilin kaj keksojn al la vizitantoj.Mi diris al ili:“Amikoj, mia sukero estis malmulta, nesufiĉa, kaj mankis sukero por unu taso. Ni do…
View On WordPress
Kuracilo
(Foto: WordPress.) Du amikoj preparas sin por fiŝkaptado ĉe rivero. Unu portas du sakojn.— Kion vi havas en tiu granda sako, amiko?— Botelon da brando, amiko.— Sed la kuracisto malpermesis nin trinki alkoholaĵon!— Jes ja, sed tiu brando estas ne trinkaĵo, sed kuracilo. Se serperto mordos nin, ni desinfektos la morditan parton per la brando kaj trinkos ĝin por mildigi la doloron.— Tre bona ideo,…
View On WordPress
Du bieroj
(Foto: WordPress.) Unu viro venis en drinkejon kaj mendis du glasojn da biero. Li drinkis ambaŭ kaj foriris. Li faris tion unu fojon ĉiusemajne dum kelke da jaroj. Iun fojon la kelnero demandis lin, kial li mendas ĉiam samtempe du glasojn da biero anstataŭ mendi unu kaj poste la duan. La viro respondis, ke li mendas unu glason por si mem, kaj la duan por kara amiko rezidanta tre fore. Iam la…
View On WordPress
(:
Postmorte
Du amikoj decidis, ke tiu el ambaŭ, kiu la unua mortos, revenos por informi la alian pri la postmorta vivo.Pasis la tempo, kaj unu el la amikoj mortis. Do la mortinto venis el la Paradizo por renkonti la vivantan amikon.— Amiko, la postmorta vivo estas tre bona! Kaj mi havas du informojn por vi. Jen la unua: en la Paradizo oni povas eĉ ludi futbalon.— Ĉu?! Kiel bele! Kaj la dua informo? — Oni…
Mensogo
Du amikoj babilas:— Mi suspektas, ke mia edzino kokras min. Mia najbaro diris, ke la kunkokranto estas aŭtobusa ŝoforo.— Ho, ne kredu tion, mia amiko! Tio estas mensogo.— Kiel vi estas tiom certa pri tio?— Mi ne scipovas stiri aŭtobuson…(Nekonata aŭtoro. El la portugala esperantigis: Júlio Pedrosa.)