Mi estas Dio!
Ebriulo eniris en drinkejon kaj alparolis la drinkejestron:— Donu al mi dozon da brando, ĉar mi estas Dio!— Ĉesu blasfemi! Vi jam diris tion multege da fojoj!La drinkulo respondis:— Mi ja estas Dio! Ĉu vi dubas tion? Venu kun mi.La drinkejestro sekvis la ebriulon. Ili eniris en la preĝejon. La pastro ekvidis la drinkulon kaj kriis:— Ho mia Dio! Ĉu vi denove ĉi tie?! (Nekonata aŭtoro. El la…










