Neniam nomu min samideano !
Kiam mi vidas, ke en Brazilo, tiom multe da esperantlingvanoj ĵus voĉdonis por la kandidato faŝista mi estas konsternita kaj perpleksa. Mia limigita menso ne kapablas imagi, kiel esperantismo kaj faŝismo povas kunekzisti en la sama homo.
Samtempe, mi estas sincere ĝoja pro la sukceso de Esperanto. Tio montras al mi, ke nia lingvo estas nun disvastiĝinta en la mondo sendepende de politikaj valoroj. Ĝi ne plu estas nur « lingvo de paco », ĝi ne plu estas nur « lingvo de amikeco », « de solidareco », « de justeco ». Ĝi ankaŭ estas lingvo de malamo, de militismo, de perforto, de mortigado…
Mi ĝojas, ke Esperanto ebligas al mi komuniki kun homoj, kiuj havas ideojn tiel malsamajn ol la miaj. Esperanto estas nun lingvo kiu kunligas homojn kun homoj, nur. La esperantlingvanaro estas profunde pluridea kaj diversvalora.
Do bonvolu ne nomi min samideano. Tio estas manko de rekono al la idediverseco de la esperantistaro kaj tio maltrankviligas min ĉar mi ne scias pri kiuj ideoj vi kredas, ke mi samas kiel vi.
Jean-Eudes Barrot
29/10/2018
















