Biero
(Foto: WordPress.) Edzino alvenis hejmen kaj trovis la edzon trinkanta bieron. Ŝi furioziĝinta skoldis lin:— Vi drinkulaĉo! Ĉu vi pensas, ke niaj problemoj solviĝas per trinkado de unu botelo da biero?!— Tute ne, kara! Certe pro tio la pakaĵo de biero enhavas dekdu botelojn…(Nekonata aŭtoro. Esperantigis el la portugala: Júlio Pedrosa.)
View On WordPress











