Hipotezo Pri la Kulturo de Esperanto: kulturo, en kiu protagonisto estas infano
Post la skribo de tiu ĉi artikolo mia penso ŝanĝiĝis. Tiu, kiu unuafoje vizitas tiun ĉi artikolon, bonvole saltu per suba URL tien, kie mia nuna penso videblas.
http://zigzage.tumblr.com/post/115302817068/la-kulturo-de-esperanto
Kio estas la kulturo de Esperanto? Esperantujo ne preferas iun ŝtaton kaj ĝian kulturon. En Esperantujo homoj respektas ĉiun kulturon respektive. Sed ĉiu esperantisto nepre havas la demandon. Kio estas la kulturo de Esperanto?
Antaŭ ĉio mi prove difinu la nocion "kulturo". Kulturo estas tio, kion oni lernas kreskante de infano al viro(virino), kaj tio karakteriziĝas en la lingvo, en kiu oni kreskas. Ekzemple en la regionoj angla-lingvaj graviĝas la agemo kaj kapableco esprimi, kaj Japanujo graviĝas la sinteno respekti aliajn homojn. Tamen tio estas provizora difino. Do tio ne esprimas ĉiun aferon kaj eble ekzistas multaj esceptoj.
Ankaŭ Esperanto estas unu lingvo, kiu havas "kulturo"n. Sed ĝi ne disvastiĝis. Ĉu vi komprenas la kialon?
Ĉiu esperantisto aŭskltis pri "Homaranismo", kion L.L.Zamenhof kreis. La sinteno kiel "la unu granda familio". Certe la idealo ne estas la celo de Esperanto. Sed la sinteno efikas al esperantistaj eduk-materialoj. Tial la Esperanta kulturo iom kreiĝis el "Homaranismo".
Sed Esperatujo ne havas plu da kulturon el tio ĉar Esperantujo respektas ĉiun alian kulturon kaj ne estas disvastigema. Mi denove skribu unu ekzemplon. Kio okazos se, kiam japano kaj ĉino kverelas pri iliaj diferencaj sintenoj, Esperanto proponas alian "esperantistan sintenon"? Nepre pli kompleksiĝos la kverelo! Tamen eble nuna Esperanto-movado orientiĝas al tiu direkto. Mi ne scias la efektivaĝon.
Denove, mi demandu. Kio estas la kulturo de Esperanto? Mi nun difinas ĝin kiel " la kulturo, kio ne havas kulturon". Alivorte, en espratujo preskaŭ ne ekzistas la limo inter "infano" kaj "viro(virino)". Plavecon kaj malpravecon ĉiu individuo respektive difinas kaj oni ne konscias pri potencon. Eble tio esprimeblas kiel "la mondeto, kun minimumaj leĝoj".
La limon inter "infano" kaj "viro(virino)" kreis plenkreskuloj, kaj kompreneble protagonistoj estas viroj(virinoj). Male en tiu ĉi kulturo protagonistoj estas infanoj ĉar ili havas ian komunan senton laŭvorte glob-skalan.Ĉiu agado ne estas bone skribita kaj ne daŭras longe sed havas respektivajn ĝojecojn.
Eble iuj homoj, kiuj spertis tian kulturon pensas, ke "fi! malrespondecema!". Sed mi pensas, ke ankaŭ "malrespondecemo" necesas en tiu mondo. Ĉar en nuna globa socio eble plej malsufiĉas la sinteno "malrespondeceme ludadi" (Ne enhavigu la homojn nur ludanta. Bezonas ludado en globa socio!). Bonvole momoru la hodiaŭajn novaĝojn de globa socio. Oni tro serioziĝas pri la situacio kaj ne havas ideon, kion fari post ĉiu milito finos. Mondo bezonas plu da "trankvileco" KUN ia komuna lingvo.
Post ĉio Esperanto-movado bezonas plu da junaj esperantistoj. Ni devas instrui ĉirkaŭ 12-18aj homojn por aliĝi al Esperantujo. Kaj junaj esperantistoj fariĝas "La Reĝoj de Esperantujo". Esperantistoj tro kreskiĝintaj aŭskultu iliajn ideojn krei la kulturon globan kaj streĉiĝu por tiu celo malgraŭ tiu kulturo daŭros tre mallonge. Tiu agado eble esprimeblas kiel "sindediĉemo al junuloj" sed mi nun pensas, ke tia estas la kulturo de Esperanto.
Por la fino de tiu artikolo, mi skribu ekzemplon de tia kulturo.
Laŭ la intervjuo en japana radio-stacio NHK, japana esperantisto Hori Jasuo ligis du elementajn lernejojn per mane-faritaj ludiloj. Unu estas japana lernejo en la regiono suferinta la katastrofon en la jaro 2011.Unu estas lernejo en francujo. Infanoj en francujo klerigite de la instruisto(esperantisto, kamarado de Hori Jasuo) kreis kaj sendis mane-faritajn ludilojn al la japanan elementan lernejon ĉiumonate. Laŭ la esperantiso en francujo, ili ricevis videon de Hori Jasuo pri la ludadon de 1-grada lernantoj en japanujo kaj tre surpriziĝis.
p.s. Ofte linviststoj difinas Esperanton kiel "pseŭda lingvo". Sed de la vidpunkto difinita de tiu ĉi artikolo, tia difino signifas laŭdon por la lingvo! Ĉar Esperanto estas la ludo mond-skala por ĉiu infano.