Hostaĝo
Jes. Ŝajnas terure, sed iam mi estis hostaĝo. Sed ne maltrankviliĝu! Mi estis hostaĝo je la bona flanko. Kiel oni dirus, mi povintus sperti la sindromon de Stoĥolmo.
Estis jam antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi estis juna netiompromesa-atleto en la gimnastiko. Kaj la rakonto lokas nin du-semajne antaŭ la sekvestro.
Ni pretiĝadis por la Naciaj Olimpikaj Ludoj, mi estis tiam en halterlevado kaj mi estis ja treege forta. Mi memoras miajn plej altajn atingojn, je "puŝo" mi faris 90 kilogramojn kaj je "sendo" mi faris 115. Por trajni krurojn per "sidiĝoj" mi memoras fari cent ripetojn kun 100kg...kaj, do, mi ja estis treege forta. Multe pli forta ol aliaj knaboj 15 aĝaj.
Do, ni estis pretiĝantaj niajn fortojn por la Olimpikoj, kaj, unu tagon dum la trajnado, alvenis kelkaj aranĝantoj de la loka komitato kaj demandis "kiu el vi volas iri antaŭtempe por akompani la knabinojn kaj apogi ilin en la gimnastejo?" nu, mi, mia frato kaj aliaj amikoj levis la manon... ŝajne ni ne estis tiom estupidaj por maltrafi tiom bonan ŝancon esti kun la knabinoj!
Dum ka sekvaj du semajnoj, la dato alproksimiĝis kaj ni aŭskultis nenion el la komitatanoj. Nu, por ni estis kiel normalaj antaŭolimpikaj semajnoj. Sed tamen, la 10an de majo (en Meksiko, estas la tago de la patrinoj), en la mateno, kiam mi iris lernejen kiel kutime, la aranĝantoj atendis min kun kolera vizaĝo "kie diable estis vi?! Iru rapide en tiun buson, do viaj flugbiletoj estas jam aĉetitaj kaj vi ekflugos post tri horoj!" mi kaj mia frato ne havias alian elekteblon, ni ekkuris en la buson kaj iris Meksikurben, ekflugis al Huatulko, Oaksako, fluge du horojn al la sudo. Alveninte en la hotelon, mi telefonis hejmen:
- Panjo, feliĉan tagon!
- Dankon, Ferĉjo, kial vi telefonas min? Ni revidos post kelkaj horoj...
- Pri tio...nu, mi estas en Oaksako, oni sekvestris nin por apogi la ceterajn sportistojn el nia provinco.
- Kio?!
Jes, mia patrino ne povis elteni la novaĵon, ni ne havis purajn vestaĵojn (mi uzis la saman kalzonon dum du tagoj, la saman ĉemizon dum tri kaj la saman pantalonon dum la tuta semajno, do estis miaj lernejaj vestaĵoj; kaj mia frato estis en samaj kondiĉoj), ni ne havis monon (ni iris kun sufiĉa mono por la busoj al lernejo kaj reen al hejmo, ne plu), ni ne havis ŝarĝilon por niaj telefonoj (kaj al la mia preskaŭ finiĝis la baterio) kaj ni ne estus kun ŝi dum la Tago de la Patrinoj!
Jes, ja, ni estis sekvestritaj en belega hotelo, apude la plaĝon kaj kun mojosaj amikoj, sed sen peti permeson de la gepatroj, tio povintus ekigi ĵuran problemon kun la lernejo. Bonŝance, ĉio estis bonege, mia frato kaj mi estis tie dum ses tagoj, ĝuante la maron kaj belegajn plaĝojn sen tiom da turistoj en Oaksako. Estis neakceptebla hostaĝa afero kiun ni tre ĝuis. Post tri tagoj en la plaĝo, kun la samaj vestaĵoj kaj tute senmonaj, alvenis niaj valizoj kun multege da vestaĵoj kaj letero de mia patrino "ĝuu tiun sperton kaj bonŝancon en la Olompikaj Ludoj!"












