Анекдот
По легенде, когда умирал граф Шереметев,
он завещал назвать в его честь аэропорт.
Родные в недоумении спрашивали его и друг-друга:
- Какой ещё аэропорт?
На что Дмитрий Николаевич загадочно ответил:
- Оба

seen from China
seen from Malaysia

seen from United States

seen from Malaysia
seen from Russia
seen from United States
seen from Russia
seen from Malaysia

seen from United Kingdom
seen from United Kingdom
seen from United States

seen from United Kingdom

seen from Malaysia
seen from United States

seen from United Kingdom

seen from Malaysia
seen from Hong Kong SAR China

seen from United Kingdom
seen from United States
seen from United States
Анекдот
По легенде, когда умирал граф Шереметев,
он завещал назвать в его честь аэропорт.
Родные в недоумении спрашивали его и друг-друга:
- Какой ещё аэропорт?
На что Дмитрий Николаевич загадочно ответил:
- Оба
-Έβαλες νερό στο ψυγείο? -Ναι -Κρύωσε? -Δεν το άκουσα να βήχει
My kind of jokes....
- Ακου ανέκδοτο: Ηταν μια και πήγε μιάμιση.
-Που ειναι η πλάκα?
-Κάτω απ'την Ακρόπολη.
Θυμάμαι στο νηπιαγωγείο, ερχόταν ένας γερούλης και μας έδινε καραμέλες ! Μετά γινόταν μονόκερος και πετούσε μακριά ! Αχ τι γλυκούλης που ήταν ^_^
-Συγγνώμη, τι είναι αυτό δίπλα σας; -Ο γιος μου. -Και γιατι ειναι άσπρο με μωβ ουρά κ 3 δάχτυλα; -Μην ανησυχείτε έτσι είναι απο γεννησηmewtwo....
6a Majo, 2013: Anekdoto
Mi diros al vi pri mia "malbeno" kaj kial ne estas permesata al mi, ke mi iam ajn loĝi en Sidnejo.
Je la 1a de Septembro, 2006, mi kaj mia familio transloĝiĝis kaj ekloĝis en Brisbano, en Aŭstralio. Ni iris tien por fondi eklezion, dum nia misiisteco. Kelkaj tagoj post nia veno al Brisbano, Steve IRWIN mortis. Li estis la fama "Krokodil-Ĉasisto," kaj li estis Brisbanano. La tuta urbo - eble la tuta nacio funebris pri lia morto.
Mi loĝis en Brisbano dum proksimume unu jaro, kaj poste revenis Usonen. Poste, dum 2008, mi reiris al Aŭstralio por alia misiista vojaĝo. Maldaŭ post mia alveno al Perto, Okcidenta Aŭstralio, Heath LEDGER, Pertano, mortis.
Ambaŭ famuloj estis for de siaj hejmurboj kiam ili mortis, kaj ambaŭ mortoj estis tute neatenditaj. Miaj geamikoj diris al mi, ke mi estas malbenata, ĉar mi ekloĝis du fojojn en Aŭstraliaj urboj, kaj ambaŭ fojoj, famulo de tiu urbo mortis neatendite. Sidnejo estas la hejmurbo de Hugh JACKMAN. Eble mi ne estas malbenata, sed miaj geamikoj konsentas, ke la risko estas tro granda. ^_~
Anekdoto,
Pri tiu ĉi temo, mi ne estos interesinda, ĉar mi priparolos Esperanton. Mia anekdoto temas pri kiel mi Esperantiĝis.
Mi tre bone memoras tiun vojon, kiu permesas al mi hodiaŭ skribi Esperante.
Kiam mi aŭdis unuafoje pri Esperanto, mi estis adoleskanto, mi spektis televidan programon pri lingva historio. Je la fino de la programo, ili parolas pri Esperanto kiel konstruita lingvo, kiu estis tre bela kaj nobla, krom ĝi neniam trafis sian celon.
Tiu lingva ideo ŝokis min. Mi forte entuziamiĝas.Sed, tiutempe, interreto ne ankoraŭ ekzistis,kaj ĉirkaŭ mi, neniu prizorgis tian aferon.
Duafoje, mi estis proksimume 20 jaraĝa, mi legis artikolon pri la historio de George Soros. Kiam mi legis ke lia patro estis fama Esperantisto, mi tuj rememoros pri tiu granda ideo, kiun mi konis antaŭ kelkaj jaroj.
Sed kiam oni 20 jar-aĝas, oni havas aliajn aferojn pli farendajn ol ellerni utopian lingvon. Kaj interreto ĵus aperis kaj mi ne ankoraŭ estis konektita.
La tria fojo finfine estis trafa!
Antaŭ du jaroj, ekzakte, la 9an de marto, mi ĉeestis ĉe mia komputilekrano, kaj mi ne scias kial, sed mi ekmemoris pri tiu lingvo ; mi guglumis, kaj mi interesiĝis pri ĝi. Tiun tagon, mi ekkomencis la unuan Esperantistan kurson, kaj mi komencis memlerni, ĝis nuntempe.
Ĉu mi kabeos aŭ ĉu mi porĉiame Esperantiĝos, mi ne scias sed Esperanto donas al mi multe pli da aferoj ol mi povas imagi!
Hostaĝo
Jes. Ŝajnas terure, sed iam mi estis hostaĝo. Sed ne maltrankviliĝu! Mi estis hostaĝo je la bona flanko. Kiel oni dirus, mi povintus sperti la sindromon de Stoĥolmo.
Estis jam antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi estis juna netiompromesa-atleto en la gimnastiko. Kaj la rakonto lokas nin du-semajne antaŭ la sekvestro.
Ni pretiĝadis por la Naciaj Olimpikaj Ludoj, mi estis tiam en halterlevado kaj mi estis ja treege forta. Mi memoras miajn plej altajn atingojn, je "puŝo" mi faris 90 kilogramojn kaj je "sendo" mi faris 115. Por trajni krurojn per "sidiĝoj" mi memoras fari cent ripetojn kun 100kg...kaj, do, mi ja estis treege forta. Multe pli forta ol aliaj knaboj 15 aĝaj.
Do, ni estis pretiĝantaj niajn fortojn por la Olimpikoj, kaj, unu tagon dum la trajnado, alvenis kelkaj aranĝantoj de la loka komitato kaj demandis "kiu el vi volas iri antaŭtempe por akompani la knabinojn kaj apogi ilin en la gimnastejo?" nu, mi, mia frato kaj aliaj amikoj levis la manon... ŝajne ni ne estis tiom estupidaj por maltrafi tiom bonan ŝancon esti kun la knabinoj!
Dum ka sekvaj du semajnoj, la dato alproksimiĝis kaj ni aŭskultis nenion el la komitatanoj. Nu, por ni estis kiel normalaj antaŭolimpikaj semajnoj. Sed tamen, la 10an de majo (en Meksiko, estas la tago de la patrinoj), en la mateno, kiam mi iris lernejen kiel kutime, la aranĝantoj atendis min kun kolera vizaĝo "kie diable estis vi?! Iru rapide en tiun buson, do viaj flugbiletoj estas jam aĉetitaj kaj vi ekflugos post tri horoj!" mi kaj mia frato ne havias alian elekteblon, ni ekkuris en la buson kaj iris Meksikurben, ekflugis al Huatulko, Oaksako, fluge du horojn al la sudo. Alveninte en la hotelon, mi telefonis hejmen:
- Panjo, feliĉan tagon!
- Dankon, Ferĉjo, kial vi telefonas min? Ni revidos post kelkaj horoj...
- Pri tio...nu, mi estas en Oaksako, oni sekvestris nin por apogi la ceterajn sportistojn el nia provinco.
- Kio?!
Jes, mia patrino ne povis elteni la novaĵon, ni ne havis purajn vestaĵojn (mi uzis la saman kalzonon dum du tagoj, la saman ĉemizon dum tri kaj la saman pantalonon dum la tuta semajno, do estis miaj lernejaj vestaĵoj; kaj mia frato estis en samaj kondiĉoj), ni ne havis monon (ni iris kun sufiĉa mono por la busoj al lernejo kaj reen al hejmo, ne plu), ni ne havis ŝarĝilon por niaj telefonoj (kaj al la mia preskaŭ finiĝis la baterio) kaj ni ne estus kun ŝi dum la Tago de la Patrinoj!
Jes, ja, ni estis sekvestritaj en belega hotelo, apude la plaĝon kaj kun mojosaj amikoj, sed sen peti permeson de la gepatroj, tio povintus ekigi ĵuran problemon kun la lernejo. Bonŝance, ĉio estis bonege, mia frato kaj mi estis tie dum ses tagoj, ĝuante la maron kaj belegajn plaĝojn sen tiom da turistoj en Oaksako. Estis neakceptebla hostaĝa afero kiun ni tre ĝuis. Post tri tagoj en la plaĝo, kun la samaj vestaĵoj kaj tute senmonaj, alvenis niaj valizoj kun multege da vestaĵoj kaj letero de mia patrino "ĝuu tiun sperton kaj bonŝancon en la Olompikaj Ludoj!"