Lastatempe mi konstatis kiel ĉiu homo estas spegulo por aliaj homoj. Oni povas rekte vidi sin mem en alia persono sed ankaŭ estas nerekte, ni vidas spegulaĵon de spegulaĵo kaj foje oni lernas pri si mem vidante ion tute malsaman en alia persono.
Mi ne komencis vere koni min mem ĝis mi ekkonis al homoj, kiujn mi nun nomas intimaj amikoj. Ni vidas nin mem en unu la alia kaj ni vidas la unikecon de ĉiuj samtempe. Mi vidas rekte kiel mi similas al miaj amikoj kaj povas kontrasti niajn diferencojn kaj lerni de tio. Vi povas vidi erojn de vi mem en viaj proksimuloj. Estas kiel mozaiko, kiu estas parte el spegulpecoj kaj parte el multkoloraj pecoj de diversaj materialoj. Ju pli profunde kaj intime mi konatiĝas al alia homo des pli bone kaj klare mi konatiĝas al mia memo.
Se ni iam renkontiĝas mi antaŭĝojas koni nin.









