Ĉu vulkanoj ridetas? Nu, ĉi tiu en Havajo faris tion, videble. Antaŭ du jaroj, helikoptera fotisto kaptis magman rideton en kratero. Temas pri la vulkano Kilaŭea, kiu erupciadis senĉese ekde 1983.
Kutime, tiaj Kilaŭeaj erupcioj estas turismaj aferoj: oni veturas kaj spektas. Oni miras pri la varmego kaj atentas pri ne meti sian piedon en ion kio aspektas kiel malmola roko, sed estas bruliga magmo kiu nur surface malvarmiĝis.
Ekde kelkaj tagoj, tamen, la malnova erupcio montris signojn de ia ŝanĝiĝo. Tertremoj skuis la tutan insulon Havajo, kreskiĝante ĝis la plej terura hodiaŭ (20180-05-04). Kun la tertremoj ankaŭ venis fendoj en la grundo el kiuj superverŝadas lafo. Malfeliĉe, tiuj fendegoj nun estas enmeze de antaŭurba kvartalo Leilani Estates.
Eble vi ne scias, ke mi vivis en Havajo dum kvin jaroj. Miaj amikoj ĉiuj timadas pro la erupcio kaj nun ankaŭ scias, ke iliaj domoj povus esti englutataj.