Jen enhava listo de mia blogo, por ke vi povu pli facile trovi la ĉefajn afiŝarojn:
Arkaika Esperanto - afiŝoj pri aŭ en Arkaika Esperanto.
Citaĵoj - tradukoj de citaĵoj al Esperanto/Arkaika Esperanto.
Pri Esperanto - afiŝoj kie mi parolas pri iu afero rilate Esperanton
Esperantigado de Vortoj Per Esperantaj Radikoj Kaj Afiksoj - serio en kiu mi prenas vortojn pruntitajn aliaj lingvoj kaj rekreas ilin per radikoj kaj afiksoj de Esperanto. La kriterioj por la elekto de vortoj estas ĉi tie.
Latino - afiŝoj en kiuj mi uzas Latinon (kvankam ankaŭ aperos la afiŝoj de la suba afiŝaro ĉar mi uzas la saman kradvorton ambaŭkaze).
Lingua Latina Per Se Illustrata - miaj komentoj post la legado kaj studado de ĉiu ĉapitro de la samnoma libro, kune kun afiŝoj en kiuj mi parolas pri la studado preter ĝi.
Problemo estas ke la ligiloj ne funkcias ĉe la Tumblr-aplikaĵo, almenaŭ ne ĉe la mia. Sed vi ankoraŭ povas samsame aliri ĉiun afiŝaron alklakante la kradvortojn ĉi-sube, respektivajn al la listo.
Pentraĵoj estis la sola maniero kiel eble plej proksime al la realo kapti la ĉirkaŭaĵon. Ĉu pentristoj tiutempe pensis pri tio kaj pentris siajn mediojn, lokojn, konstruaĵojn, simile al fotografistoj? Mi esperas ke jes, kaj ke mi tiajn pentristojn trovu!
Tiel ofte mi vidis homojn uzi la finaĵon -ante malĝuste. Kvankam unuavide povas ŝajni nur simple eraro, kiel la akuzativa, fakte temas pri io pli ol simple forgeso aŭ miskompreno de la reguloj - se estas provo de kompreno, kiel mi teorios.
Kion mi vere trovis interesa pri ĉi tiu eraro estas tio ke temas pri io al kio la solvo estas tre malsimila ol kion oni eble pensas, kaj, kion mi ekpensis baldaŭ poste, ke temas pri eraro influita de denaska lingvo.
Mi pensas ke homoj faras ĉi tiun eraron ĉar ilia denaska lingvo estas la angla aŭ latinida, aŭ eĉ alia lingvo kiun mi ne konas kiu havas la saman strukturon.
Mi uzos la anglan en la ekzemploj, ĉar ĝi estas pli konata, sed la ideo speguliĝas per aliaj lingvoj havantaj la saman strukturon. Ni parolos pri du specoj de verboj: participo kaj gerundio. Ni povas diri ke participo estas dua, neĉefa ago kiun oni faras, ĉar ni parolas pri prezenco, samtempe kun la unua. Ekzemploj:
Even going through difficult times, Adam remains strong. > Eĉ trapasante malfacilajn momentojn, Adamo restas forta.
Reading a book, he waits for the bus. > Legante libron, li atendas la buson.
Gerundio estas kiam verbo substantiviĝas kaj estas uzata kiel tia por paroli pri certa ago. Ekzemploj kun malĝustaj tradukoj al Esperanto:
Understanding the difference between needs and wants. > Komprenante la diferencon inter necesoj kaj voloj.
Explaining pointers until I go insane. > Klarigante adresmontrilojn ĝis mi freneziĝas.
Gerundio povas esti sola (malĝustaj tradukoj):
Loading > Ŝarĝante
Updating > Ĝisdatiĝante
Kaj jen tial mi pensas ke estas la misuzo de -ante, ĉar en ambaŭ kazoj oni uzas saman verban finaĵon! -ing, en la angla, kvankam tamen en Esperanto estas unu malsama afero en ĉiu kazo.
Estas interese ke eĉ ĉe participaj frazoj, kiam estas pronomo, oni uzas -ante. Mi parolas specife pri memeoj, kie en la angla estas ekzemple:
Me learning Esperanto > Mi lernante Esperanton
Me in bed waiting for the problems to go away > Mi en la lito atendante la problemojn foriri
La uzo de -ante ĉi tie estas tute malĝusta ĉar ĝi eĉ ne estas substantivo, tute ne estas gerundio, kiel en ĉi tiuj lastaj anglaj ekzemploj. Kaj jen kial mi diris ke eĉ ne estas miskompreno de la reguloj, ĉar ŝajnas manko de legado de ĝi. Mi ne faras juĝon, sed vere ŝajnas al mi ke oni nur ne legis pri la uzo de -ante antaŭ ol skribi tiajn frazojn, kaj tiel skribas pro ŝajnamikeco.
Kio estas la ĝusta uzo do?
Por traduki, aŭ simple uzi tiajn esprimojn, ni bezonas substantivon. Simple uzi -anto anstataŭ -ante ne funkcias: -anto signifas "tiu kiu [verbo]-as". Ni ne parolas pri iu, ni parolas pri ago. Gerundio estas simila al infinitivo, montras senfinecan agon, la ideon de ago, kaj jen ni havas Esperantan sufikson kiu ĝuste ĉi tion signifas: -ad. Do al la traduko de la supraj frazoj:
Loading > Ŝarĝado
Updating > Ĝisdatiĝado
Understanding the difference between needs and wants. > Komprenado de la diferenco inter necesoj kaj bezonoj.
Explaining pointers until I go insane. > Klarigado de adresmontriloj ĝis mi freneziĝas.
Estas tre interesa afero ĉi tie, kiun certe malmultaj scias pro la malofteco de la uzo: AD-vortoj estas agaj O-vortoj, kaj tiaj O-vortoj povas ricevi akuzativon! Do:
Understanding the difference between needs and wants. > Komprenado la diferencon inter necesoj kaj bezonoj.
Explaining pointers until I go insane. > Klarigado adresmontrilojn ĝis mi freneziĝas.
Ĉu ne sonas vere strange? Sed ja sencas sendube. Eĉ PMEG mencias ĉi tion. Mi subtenas ĉi tiun uzadon. Parenteze, ne nur per AD-vortoj ĉi tio eblas; rememoru ke mi diris ke per agaj O-vortoj ĝenerale eblas: "Via riparo mian ilon estis esenca."
Estas, tamen, alternativo kiun ni povas uzi, kiu ankoraŭ ne spegulas perfekte la alilingvan ideon, sed estas la plej alproksimiĝo kiu eblas : kiam ni legas gerundion kaj, malgraŭ tio ke ĝi temas pri la ago mem, ni legas ĝin kvazaŭ verbon en unua persono, almenaŭ plejparte kiam la frazo havas unuapersonan pronomon aŭ subkomprenigas unuapersonecon:
Explaining pointers until I go insane. > Here/In this post/video I('m going to) explain pointers until I go insane.
Do jen ni povas uzi la saman unuapersona-logikon kaj uzi solan -anta, subkomprenigante ĝian ceteran strukturon:
(Mi estas) Klariganta adresmontrilojn ĝis mi freneziĝos.
Estas kompreneble trovi ĉi tiun frazkonstruon stranga, sed temas nur pri alkutimiĝo: post iom da tempo ni eĉ ne aktive pensos pri la ellasita "mi estas", nur vidante "-anta" kiel verban ideon same kiel ni vidas la anglan gerundion, simile al tio ke ni legas "bonan matenon", ne "mi deziras al vi bonan matenon". Ni, cetere, memoru ke ni vidu per la okuloj de la lingvo Esperanto, tio estas, vidu Esperanton kiel apartan lingvon, ne per la okuloj de nia denaska lingvo, kvazaŭ la mekanismo de la denaska devas ripetiĝi en Esperanto, dum fakte ĉiu lingvo havas sian apartan funkciadon, eĉ se koincidantan kelkfoje.
Oni povas diri ke ni povas pluraligi la esprimon:
Understanding the difference between needs and wants. > Komprenantaj la diferencon inter necesoj kaj voloj.
Ĉi tio tute sencas, kaj kreas nuancon de neformaleco al la etoso: uzi -antaj estas paralele al diri "Ni komprenu la diferencon...", kiu videble estas pli, mi ne scias, amikeme ol "Komprenado de la diferenco", kiu sonas pli serioze, eĉ teknike, eĉ se ne nepre estu ĉi tiel la parolmaniero en la cetera teksto.
************
La malĝusta uzo de -ante ankaŭ okazas en parentezaj frazoj, kie okazas participa frazo (participle phrase). Ekzemple:
I believe we can say, considering the way he spoke, that he liked the book. > Mi kredas ke ni povas diri, konsider-? la maniero kiel li parolis, ke li ŝatis la libron.
There's no doubt that, speaking of numbers, this is the best known character. > Ne estas duboj ke, parol-? la nombroj, ĉi tiu estas la plej konata rolulo.
Uzi -ante estas malĝuste, sed aŭ se la parolanto ne intencis paroli pri si mem en la parenteza frazo, aŭ se ne sencas ke la ĉeffraza subjekto estas tiu de la parenteza frazo.
Ekzemple: en la unua frazo, tute gramatike ĝustas la uzo de la participo -ante, sed, se ne estis la intenco de la parolanto ke ĝi mem estas la subjekto de la parenteza frazo, do ĝi skribis malĝuste, tial ke, kiel dirite, -ante estas nur por montri duan agon de la subjekto (ĉi tie, "mi"), sed la parolanto uzis -ante kiel agon de nedifinita persono, kiel pronomon "oni", do estas miskongruo inter sintakso kaj volita signifo de la parolanto.
En la dua frazo, ne sencas ke la ĉeffraza subjekto, "duboj", ankaŭ estas tiu de la parenteza, ĉar estas diri ke la duboj konsideras. Ankaŭ ĉi tie la verbo agas kiel "oni", sen difinita persono.
La ĝusta traduko de tiaj frazoj estas diversaj. Ni povas uzi "per" + la koncerna aga O-vorto:
Mi kredas ke ni povas diri, per konsidero de la maniero kiel li parolis, ke li ŝatis la libron.
Ne estas duboj ke, per parolado de la nombroj, ĉi tiu estas la plej konata rolulo.
Oni povus uzi N-finaĵon anstataŭ "de". Kaj, jes, ankaŭ mi pensas ke ĉi tio estas minimume nenatura maniero paroli, kaj sonas tre formale. Sed tamen ni povas uzi E-vorton anstataŭe. La logiko estas preni la verban radikon kaj aldoni la finaĵon -e; ĉi tio verbecigas la E-vorton, tiel ke, do, la substantivo ligata al ĝi ricevas la akuzativon:
Mi kredas ke ni povas diri, konsidere la manieron kiel li parolis, ke li ŝatis la libron.
Ne estas duboj ke, parole pri la nombroj, ĉi tiu estas la plej konata rolulo.
Se la verbo estas netransitiva, oni uzu ĝian prepozicion. Se la verbo estas kaj transitiva kaj netransitiva, la elekto inter uzi akuzativon aŭ prepozicion estas laŭvole; ekz ĉe "rilate". Mi supozas ke ni ĉiam ankaŭ povas uzi "de" por kunigi la E-vorton kaj substantivon.
************
Nun pri la ĝusta uzo en la memeoj, estas pli da aferoj priparolindaj.
Me learning Esperanto
Me in bed waiting for the problems to go away
Notu ke la pronomo estas ligita al la gerundio, sed kiel ĉi tio eblas, se gerundio estas, eĉ se verbeca, esence substantivo? Estas kiel diri "Mi lernado de Esperanto." Montriĝas ke la frazo estas gramatike malĝusta! Ne ke tio vere estas problemo, mi estas favora al nenorma gramatiko en neformalaj medioj. Cetere, ni eĉ povas diri ke la sama fenomeno okazas en Esperanto per -ante, eĉ se, bedaŭrinde, pro alilingva influo, ne okazaĵo per la lingvo mem. Mi nur ne konsentas kun la pluiro de ĉi tiu Esperanta escepto pro tio ke la ĝusta uzo (sube priparolata) estas tro simila por ne sekvi. La gramatike ĝusta maniero ĉi tion diri en la angla estas:
My learning Esperanto > Mia lernado de Esperanto/Esperanton
My waiting in bed for the problems to go away > Mia atendado en la lito por ke la problemoj foriru
Kio sonas, kaj angle kaj Esperante, ja formale kaj poetike, kaj forigas la amuzan ridigan etoson de memeo.
Nun la ĝusta maniero traduki tiajn anglajn memeoj al Esperanto estas, kiel en la antaŭa kazo, estas simple uzi -anta:
Me learning Esperanto > Mi lernanta Esperanton
Me in bed waiting for the problems to go away > Mi en la lito atendanta la problemojn foriri
Dum en la angla, almenaŭ ŝajnas, tia kunigo pronomo + participo ne estas gramatike ĝusta, nek natura, videblas, en Esperanto estas tute ebla.
Fakte -ante estas ĝusta... ŝajne
Mi redaktas ĉi tiun afiŝon nur por aldoni ĉi tiun informon.
Mi unue rememoris pri la sensubjektaj frazoj, kie estas "esti + E-vorto":
Estas bele
Estas milde
Mi poste rememoris pri la uzo de pasiva participo en tia frazkronstruo:
Estas permesate
Estas sciate
Tio estas, participo kiel perverba priskribo. De ĉi tie vi jam devas kompreni kien mi iras. Mi pensis: "Atendu, se eblas pasiva participo, ĉu ne eblas ankaŭ aktiva? Mi volas diri, oni povas ellasi "esti" en ĉiuj tiuj frazoj, kaj ellasi tiel ke la frazo diras la nuna stato de io. Ni diru ke mi ĵus plenumis taskon permesi la aldonon de libroj al enreta bretaro. Mi povas diri post finiĝo:
(Estas) Permisite
Same, mi povus uzi aktivajn participojn, por priskribi staton aŭ agon de io. Se paĝo ŝarĝas, se programaro ĝisdatiĝas, mi povas diri:
(Estas) ŝarĝante
(Estas) ĝisdatiĝante
Sed notu ke mi ne donis certecon. Estas samtempe iom strange uzi aktivan participon tiel, ĉar tia perverba priskribo donas econ, ne agon. Mi volas diri, ĉu participo ne ŝajnas doni agon, kaj ne econ? La sola ekzemplo de PMEG kun participa perverba priskribo estas ĝuste per "pluvi", esence sensubjekta verbo... Ĉi tio komprenigas ke eĉ tia uzo de -ante estas malĝusta.
Ĉi tion mi pensis antaŭ kelkaj jaroj jam, kaj eĉ prikomentis en la tiama Tvitero. Je tiu momento, krome, estis kiam mi unuafoje vidis la ĝenan malemon de Esperantistoj al io nova en la lingvo, eĉ se neformale, kiel miakaze.
Nur por certeco ke ni ne miskomprenos: pleonasmo estas frazfiguro kie oni uzas nenecesa(j)n vorto(j)n por specifa celata emfazo, esprimo. Ekzemplo: "Mi vidis per miaj propraj okuloj." La vortoj "per miaj propraj okuloj" estas nenecesaj, tial ke "vidi" jam diras ke per okuloj oni vidis, sed tamen ili funkcias por emfazo.
Mi proponis similan aferon al Esperanto por fari demandojn, per la partikulo "ĉu".
La diferenco inter la anglismo "eĉ"
"Eĉ" estu uzita nur kiam oni volas emfazi la fakton, la realecon de okazaĵo; ekzemple: "Ŝi batis lian kapon tiel forte, ke li eĉ svenis." Skeme ni povas diri ke frazoj kun "eĉ" havas strukturon similan al ĉi tiu: iu ago/okazaĵo estas tia influa, ke tio ĉi okazas.
Tial frazo kiel "Kion vi eĉ volas?" ne sencas, estas laŭ mi klara angla influo el la frazo "What do you even want?" aŭ simila, ĉar "even" tradukeblas al "eĉ", sed ĝi ĉi tie ne havas la sencon de "eĉ", kiu ĉiam emfazas vorton, neniam tutan frazon, aŭ demandon, kiel "even" ĉi-kaze. Kondiĉe ke ĉi tiu specifa nuanco estas aldonita al "eĉ", kaj vi sciu ke Esperantistoj ne multe ŝatas tiaĵon, tia uzado ne sencas. "Kion vi eĉ volas?" nur sencas, se oni faras ĉi tiun demandon post priskribo kiel: "La knabineto iris al ĉiu evento kun la verkisto, spektis ĉiun paroladon lian, aĉetis lian novan libron kaj eĉ volis foton kun li." Do: "Kion ŝi eĉ volis?"
Esperanto, do, ne havas partikulon por ĉi tia emfazo. Mi do elpensis uzi "ĉu" por ĉi tio: "Kion ĉu vi volas?" Kaj ĝi uzeblas kun ajna demandvorto.
Ĉi tio estas nur neformalaĵo al la lingvo, ne ke mi volas aldoni ĉi tion al la Esperanta gramatiko. Ja videblas ke ĉiutaga lingvaĵo diferenciĝas de la norma, oni kreas vortojn kaj esprimojn por interparoli, kaj ĉi tio estas unu el ili. Praktike, tamen, mi scias ke ĉi tia "ĉu" ne venkos, oni nek akceptos nek komprenos ĝin, do, nu, estas nur afero mia.
Per norma Esperanto mem
Aliflanke, mi trovis pli bonan vojon, kiu jam ekzistas en Esperanto kaj evitas malemulojn, kaj kiun mi uzos.
Montriĝas ke la difino de "kiel" ĉe PIV havas la interesan variaĵon "kiele", kun E-finaĵo. PIV diras ke ĝi estas emfazo de "kiel" kiel adverbo, en frazo tia: "Kiel bela estas la ĉielo!" > "Kiele bela estas la ĉielo!" Sed, nu, kial ĝi ne povas esti uzata por la aliaj signifoj de "kiel"? Kompreneble ĝi povas. Aldone, kiale la E-finaĵo ne povus esti tiel uzata ĉe aliaj demandvortoj? Ĉi tio eblas tute.
Fakte, laŭvorte antaŭ kelkaj minutoj, koincide dum mi ankoraŭ faris ĉi afiŝon, oni demandis ĉe la Diskorda servilo Esperanto pri difino ĉe Tuja Vortaro kie uzatas E-finaĵo ĉe "tiel": "Okazis tiele" Estis interese ekscii ke jam estas almenaŭ iomete da tia uzado en la lingvo, sed neniel surprize ke Esperanto al ni permesas tian grandan fleksiĝon. Ja eblas la E-finaĵo kiel emfazo ĉe ĉiu tabelvorto.
Kriterioj por Esperantigado de Vortoj per Esperantaj Radikoj kaj Afiksoj
Mi kreas ĉi tiun afiŝon por ke oni sciu per kiuj vojoj mi elektas la esperantigotajn vortojn, ĉar alie povas esti miskomprenoj.
La unua afero kiun oni povas pensi vidante ĉi tiun serion estas la logiko malantaŭ ĝi. Ĉiuj vortoj kiujn mi Esperantigas jam estas Esperantaj vortoj, do kio estas la novaĵo? La novaĵo estas ke mi prenas vortojn kies, tiel diri, strukturo estis prenita preta, kaj rekonstruas la sencon per Esperantaj radikoj kaj afiksoj. Tio estas, alilingvaj vortoj jam havas sian radiksignifon kaj afiksojn, kaj ofte Esperanto nur ricevas ĉi tion. Esperantigado estas dispecigi tiajn vortojn kaj kunigi ĉion per tio kion ni havas en la Esperanta morfemaro.
La ideo de Esperantigado venis al mia menso dum mi legis etimologiaĵojn: vortoj ne estas nura kunigo de literoj aŭ sonoj, sed io kun interna signifo kaj foje kun helpo de afikso por ĝin vastigi, kiel ni ja faras per Esperanto, sed ni ne rimarkas tion simple ĉar la vorto estas el lingvo kiun ni ne konas. Oni, ekzemple, vidas "komputilo" kaj rimarkas ke temas pri kunmeto de komput- kaj -il. Aliflanke, oni verŝajne ne rimarkas ke "asteroido" estas kunmeto de aster- kaj -oido, kaj signifas "aĵo kiu similas al stelo". Tio okazas ĉar unu naskiĝis el Esperanto, kaj la alian oni metis preta en Esperanton, malaperigante la spuron. Kaj jen mi pensis: "Krome, la radikoj kaj afiksoj kiuj formas ĉi tiun vorton havas ekvivalenton en Esperanto, do kaj se mi uzas ĉi tiun kaj rekreas la saman vorton?"
Jen Esperantigado. "Asteroido" ja ekzistas en la Esperanta vortprovizo, sed ne ekzistas el Esperanta kunmetado. Mi do kunmetas, kaj, anstataŭ "asteroido", ni ekhavas "stelecaĵo".
Kvankam estas la plej multaj kazoj, ne nepre la Esperantigota vorto havas afiksojn. Povas esti radiko nur. Ĉio temas pri ludi kun la lingvo, vidi kiom for ni povas iri kaj la rezultojn.
---
Ĉi tio fakte havas nomon: paŭso, tradukado de ĉiu elemento de alilingva vorto por ekhavi vorton per la propra lingvo. Paŭso estas mia preferata vojo, ĉar estas laŭlitera, kio plaĉas al mi, sed, se ĝi ne konvenas ial ajn, mi provos mian plejbonon, per mia pliboniginda imagpovo, krei vorton de nulo per kunmetado aŭ derivado.
---
Do jen la senco malantaŭ Esperantigado: speguli vorton per elementoj de la lingvo Esperanto, preferinde kiel eble plej laŭlitere, sed, se ne eblas, do koncepte.
The Romance verbs for 'can; to be able to', such as Spanish poder, Italian potere and French pouvoir, stem from Latin, but not from Classical Latin posse. Instead, they come from Popular Latin potēre, a regularised version of highly irregular posse. The infographic tells you the whole story.